(la 4-an de julio, 2012) – Prepariĝante por tri-taga strategia
estrar-kunveno en Montrealo, ESF publikigis siajn Jarraporton kaj
impostdeklaron por 2011 en sia retejo (http://esperantic.org/eo/pri_ni/finraportoj).
Eloficiĝanta ESF-prezidanto Humphrey Tonkin priskribas 2011 kiel jaron de
“novaj direktoj” por ESF, kiu faras grandan investon en klopodojn
pliampleksigi la interretan rolon de Esperanto.
“La celo de la Fondaĵo estas ne nur financi novajn iniciatojn en ĉi
tiu kampo, sed ankaŭ direkti tiun financadon tiel ke ĝi gvidu al financa
memstareco kaj eĉ al generado de reinvesteblaj plusoj,” skribas Tonkin
en la Letero de la Prezidanto. “Intertempe, interreta aktiveco grande
multobliĝas, ne nur pro agadoj financataj de ESF, sed ankaŭ pro tio kio
ŝajnas esti spontana kaj akceliĝanta internacia intereso. Mallonge, estas
ekscita kaj defia tempo por Esperanto mem.” Legu pli: http://esperantic.org/eo/komunikado/novaĵoj?n=84